Iru komenco Iru komenco
Adjektivo Adverbo Infinitivo Substantivo Imperativo Iru komenco

 

Bonvenata - Bienvenido
 

ANTAŬPAROLO

 

 

La autoro de ĉi tiu porinfana verko, granda amiko kaj ekslernanto mia, entuziasma kaj fervora esperantisto, petis de mi etan antaŭparolon. Plezure mi ĝin skribas kaj diras:

Esperanto, idiomo iniciatita de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, en 1887, posedas la necesajn kondiĉojn de logiko kaj simpleco admirindaj, de klareco kaj harmonio, de dirmaniero kaj neŭtraleco por solvi la gravegan problemon de la lingva imperiismo. Esperante, ke ne estu idiomajn diferencojn, ĝi ebligas, ke oni parolu, kulturu kaj disvolvu sian gepatran lingvon, eĉ la plej etaj malplimultoj, kiel esprimas la devizo:

"ĈIU KUN SIA LINGVO KAJ ESPERANTO POR ĈIUJ".

kiu estas Esperanto?

Esperanto estas pro sia racieco kaj neutraleco, la lingvo por interkompreniĝi kun eksterlandanoj egalece, sen egemonio de iu nacia lingvo.

Esperanto helpas la infanojn, kaj plenaĝulojn, koni pli bone la gepatran lingvon, kaj pretigas ilin por la studo de fremdaj lingvoj.

Pedagogio rekomendas studi de tio plej simpla al tio malsimpla; de tio plej facila al tio malfacila. Esperanto estas la plej facila monda lingvo. La infano lernas en efektiva maniero, gaje kaj entuziasme kaj ĉi tio kuraĝigas lin sukcese lerni fremdajn lingvon.

Ĉi tiu verko, desegno-vortlisto, povos taŭgi por enkonduki la infanon en la sciadon de la Internacia Lingvo Esperanto. La bildoj faciligas la komprenon de la vortoj. Ili prezentas motivojn por ke la lernanto observu ilin kaj sentu sin stimulita.

Kiel metodologion mi konsilus kopii desegno-vorton kaj, jam motivita la lernanto, oni dialogu pri la bildo por disvolvi la infan-penson per simplaj frazoj, sportajn, ordinaraj, tiumomente elpensitaj de la lernanto.

Ĉiu frazon oni traduku tuj esperanten. La lernanto kopiu ĝin, kaj la gvidanto klarigu al li la strukturon kaj gramatikaĵojn.

Rigardante la unuan desegnon, la infano eble dirus:

La pomo

 

Granda pomo

 

La pomo estas bona

 

Ke la sukceso de ĉi tiu eldonaĵo rekte reciproku la fervoron kaj entuziasmon, kiun la verkinto metis en ĝia ellaborado, estas la deziro de

F. Navarro Clemente


 

ENKONDUKO

   

Kiel vi vidas, a, e, i, o, u estas la plej celo de la libro.

La vocaloj kaj proncado en Esperanto, kurioze, estas samaj a la latinaj, tamen la " j " estas pronunzata " y ", same kiel prononzas la gallegoj, asturianoj, mediterraneoj generale.

Ejemploj estas: jove = juna ; jornal = jurnalo; ferro = fero ; fum = fumo; formiga = formiko Ktp.

Instigis min al verkado la deziro transdoni al miaj gefiloj, Josefo Manuelo ( 8 jara ) Anna Margareta ( 7 jara ) ion el la konoj akiritaj ĉe unuagrada kurso de Esperanto. Do, en la vesperoj, kvazaŭ lude, mi instruis miajn gefilojn, kaj plurajn el ties amiketoj, pere de desegnoj kaj historioj, kiujn ili tre ŝatis. El tio ĉi oni povas diri la konkludon, ke la libro celas ekkluzive la infanojn sed, fakte, ĝi taŭgas por ajna komencanto.

Nu, rilate al la enhavo, menciindas la uzo de kvinpintaj steloj pli malpli strategie metitaj kun la celo helpi en la solvado de eblaj duboj.

La kanzonetoj riĉigos la vortostokon de la infanoj kaj instruos ilin pri fonetiko, ritmo, ktp.

Ĉe la ekcerzoj, oni lasu la infanojn esprimi sin simple kaj spontane. estas ja mirigaj ilia logiko kaj ilia kapablo lerte aliri ajnan solvon.

Aparte, mi opinias rekomendinde havi dekomence vortaron ĉemane kaj instrui ĝian uzon al la infanoj. Ankaŭ estas bone ne limigi sin la gepatra lingvo, kaj kapti la eblecon krei vere internaciecan etoson ĉe la lernado, spurante la devenon de pli malpli konataj vortoj, ekzemple:

Germana lingvo

bild / paprika / tuch / nun / nur
Esperanta

bildo / paprika / tuko / nun / nur

Hispana lingvo.-

libro / mano / teléfono / canario
Esperanta

libro / mano / telefono / kanario

Franca lingvo.-

adieu / journal / fenêtre / chambre
Esperanta

adiau / ĵurnalo / fenestro / ĉambro

Angla lingvo

bird / drink / river / sun / garden
Esperanta

birdo / drinki / rivero / suno / ĝardeno

 

Uzu, se eble, alilingvajn vortarojn kaj komparu ties vortarojn kun la esperantaj. La infanoj multe profitos el tiu ekzerco. Cetere, se temas pri geknaboj, kiuj malsukcesis en la lernando de fremda lingvo, la studado de Esperanto povas multe helpi. dediĉi parton el la tempo perdita kaŭze de la fiasko en la lernado de la Internacia lingvo, liveros ja duoblan profiton: pli bonan konon de la fremda lingvo kaj akiron de Esperanto.

Tiel mi konsideras la aferon kaj helpas miajn gefilojn per " a e i o u de la Internacia Lingvo " kaj la ŝlosilo de kelkaj lingvoj.

Fine, mi volas esprimi mian dankon al la desegnisto, mia frato Francisko Javiero, al la senlaca kaj granda esperantisto Felikso Navarro Clemente, mia unua profesoro de esperanto. Li eklumigis ĉe mi malgrandan flamon de Esperanto, kaj kuraĝigis min konstante en la laboro. al li apartenas kelkaj el la ekzercoj kaj la tradukoj de la kanzonetoj.

Same mi dankas kelkaj geesperantistoj de la Valencio komunumo kaj Santander, kiuj malavare kontribuis al la plenumo de ĉi tiu verko. KARAJ AMIKOJ, GESAMIDEANOJ, KORAN DANKON AL ĈIUJ.

La aútoro

Mi dankas la helpon de: .

Informatika y Servoj Internet:

Help-desegnista kompostisto : Toni Llorens.



 

KAJ FINE... JEN

 

Nu, rilate al la enhavo, menciindas la uzo de kvinpintaj steloj pli malpli strategie metitaj kun la celo helpi en la solvado de eblaj duboj.

La kanzonetoj riĉigos la vortostokon de la infanoj kaj instruos ilin pri fonetiko, ritmo, ktp.

Ĉe la ekcerzoj, oni lasu la infanojn esprimi sin simple kaj spontane. estas ja mirigaj ilia logiko kaj ilia kapablo lerte aliri ajnan solvon.

Uzu, se eble, alilingvajn vortarojn kaj komparu ties vortarojn kun la esperantaj. La infanoj multe profitos el tiu ekzerco.

- Kontaktu aliajn geesperantistojn. Klaku WWW rilate al Esperanto.

- Kuraĝigu aliajn personojn kaj geamikojn lerni Esperanton.

- Korespondu kun aliaj geesperantistoj.

- Kolaboru en la enkonduko de Esperanto, kiel baza kaj orientiga lingvo en kelkajn lekcionojn de la ĝenerala baza edukado (7/8 jara)

- VALENCIO ESPERANTO FEDERACIO KAJ MURCIO.

- (Alicante, Castellón y Valencia) Valencio, HISPANIO Telefono: (96) 384 96 16 Faxo: (96) 384 96 16 Lundo, merkredo kaj vendredo de la 19 ĝis 21 horo.

DANKON EL VIA VIZITON.

 

For iru al la menuo

 

 

Titolpago
Antauparolo
Alfabeto
Bestoj
Familia Festo
Geometrio klasaj numeroj
Kioma horo? Tempo
Numeroj Klasoj
Sportoj Laboristoj
Kontrau titolpago
Ekcerzoj
Aliaj
aeiou DE LA INTERNACIA LINGVO - www.aeioudesperanto.es
© José Añó Belda 1988-2010
ISBN: 84-404-2217-2